SOPDS
SIMPLE OPDS CATALOG
Жизнь должна быть наполнена книгами, которые наполнены жизнью.
Подтвердите удаление книги с Вашей книжной полки.

Удалить    Отмена

Ojstro     
Название книги: Ojstro
Авторы: Vojniĉ Etelo
Жанры: prose_history, adv_history
Файл: fb2-554000-557999.zip/555476.fb2
Размер файла: 550,9 КБ
Язык: Эсперанто
Читать онлайн
Скачать:
fb2
fb2+zip
epub

La romano"Ojstro" far anglino Ethel Lilian Voynich (Etelo Liliano Vojniĉ) aperis en 1887 kaj jam en 1898 estis tradukita en la rusan, post ĝiaj eldonoj en Usono kaj Anglio, kaj tuj iĝis plej ŝatata libro de avangarda rusa junularo. Komence de la 19-a jarcento, post forpelo de la napoleona armeo, la tuta Italio estis disigita je ok separataj ŝtatoj kaj fakte okupita de aŭstraj militistoj. Ĉiu ŝtato havis proprajn limojn, doganejojn, monon ktp. Progresemaj homoj de Italio komprenis necesecon de unuigo de la lando kaj batalis pro la nacia sendependeco. Ties celo efektivigis nur en 1870. Eventoj de la romano "Ojstro" komencas en 1833. Juna kaj naiva Arturo Berton (Arthur Burton), studanta filozofion en Pisa, decidas dediĉi sian vivon al batalo kontraŭ eksterlandaj okupantoj pro liberigo de Italio. Devizo de societo, al kiu li aliĝis, estis "Pro Dio kaj la popolo, nun kaj por ĉiam!". Arturo sekvas ĝin. Ja Kristo pereis pro savo de homoj. Sed konfesprenanto informas policon lian sekreton, diritan dum la konfeso. Lia amatino Gemo (Gemma) opinias, ke Arturo estas perfidulo kaj vangofrapas lin. Samtempe li ekscias, ke pastro Montanelli estas lia reala patro. Nesukcesinte eltoleri tiujn turmentojn, Arturo kvazaŭ dronigas sin en la rivero, kaj penetras la ŝipon naĝantan en Sudan Amerikon. En 1846, timiĝinta pro publika indigno, papo Pius IX kvazaŭ realigis iun postulojn de la popolo: estis liberigitaj iuj politikaj arestitoj, cenzuro ne tro furioze premis ĉiun liberan vorton, sed entute tiama amnestio, certe, neniel plibonigis staton de la loĝantaro. Tiutempe en Florencon venas riĉa ĵurnalisto Felico Rivarez, laŭ invito de membroj de loka societo "Juna Italio". Laŭ ties peto li verkas satirajn pamfletojn, kies ĉefa celo iĝas kardinalo Montanelli. Liaj novaj geamikoj: Martini, Rikardo, Galli kaj Gemo nomas lin ankaŭ per pseŭdonimo "Ojstro". Gemon turmentas duboj, ĉar ŝi vidas multon komunan inter Ojstro kaj Arturo. Antaŭ pafmortigo Ojstro konfesas al pastro Montanelli, ke li estas Arturo, ke li ne dronis. Li tre amas sian patron, sed ne povas pardoni ties trompon. Li ankaŭ tre amas Gemon, sed ne povas pardoni ŝian vangofrapon. Por li gravas ne la insulto mem, sed tio, ke ŝi ekdubis pri liaj honesto, kuraĝo kaj fideleco al sia kredo, kaj tion li pardonas al neniu

КНИЖНАЯ ПОЛКА
Книжная полка доступна только в режиме работы SimpleOPDS Catalog со включенной авторизацией пользователей.
СТАТИСТИКА

Этот каталог содержит: 527365 книг, 144791 авторов, 797 жанров и 44097 серий.

Дата последнего сканирования: 29 июня 2025 г. 12:11

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Dangerous Offspring

The third of the castle novels will take the reader ever deeper into a world of beauty and terror. A world led by an immortal emperor and the circle; his 50 immortal helpers. It is a world with an absentee god, a world that has been fighting a war against giant insects. A world like no other. There will be more insights into Jant, the emperors vain winged messenger, and the shift, the surreal o...