Kredu min, Sinjorino!
Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de
Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe
ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi
nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vin...